Roma Skolo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri historia muzikskolo el la 16-a kaj 17-a jarcento. Por informoj pri la samnoma skolo en Esperanto-muziko, vidu la artikolon Roma skolo (Esperanto-muziko).
Roma Skolo

En la muzikhistorio la Roma Skolo estis grupo de komponistoj preskaŭ ĉiuj de sakrala muziko, kiu aktivis en Romo inter la 16-a kaj 17-a jarcento, etendiĝanta ekde la malfrua renesanco ĝis la komenca baroko. La termino rilatas ankaŭ al iliaj muzikaj verkaroj. Multaj el tiuj ĉi komponistoj estis ligitaj kun la Sankta Seĝo kaj kun la papa muzikkapelo, ankaŭ se ili laboris por diversaj Romaj preĝejoj.

Ilia stilo estis diferenca al tiu de la Venecia Skolo, kies muzikaj verkoj estis pli novigemaj. La plej fama komponisto de la Roma Skolo estis Giovanni Pierluigi da Palestrina, kies nomon oni asocias dum pluaj kvar jarcentoj kun la plej etera kaj kristaleca perfekteco polifonia. En ĉiu kazo aktivis en tiu periodo aliaj komponistoj kiuj skribis muzikaĵojn diversaj laŭ stilo kaj muzikaj formoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search